
Kombinaĵoj de strukturoj

Ŝablonfaristo aŭ dezajnisto ne opinias: tiu mezuras, konstatas kaj adaptas.
Tiu ne staras nek ĉe la plej konservemaj nek ĉe la plej progresemaj; tiu simple tradukas la korpon en proporciojn kaj strukturojn por ke vesto bone sidu. Tiu neŭtraleco estas samtempe respekto kaj metio.
La eblaj variaĵoj de korpo

Se ni analizas la homan korpon el la ekstera vidpunkto, ni trovas diversajn eblajn agordojn laŭ la rilato inter interna strukturo (osta) kaj ekstera strukturo (brusto kaj genitaloj).
Inter ĉiuj ekzistas du, kiujn ni konsideras originaj morfologioj:

- La iĉa (m), kiam interna kaj ekstera strukturoj koincidas kun iĉeco.
- La ina (f), kiam interna kaj ekstera strukturoj koincidas kun ineco.
La aliaj estas variaĵoj, kiuj rezultas el la kruciĝo de tiuj du dimensioj.
Matematika priskribo
Ni difinas du aroj bazitajn sur la originaj morfologioj:
- Interna strukturo: {m, f}

- Ekstera strukturo: {mm, mf, fm, ff}

kie la unua litero rilatas al la torso (“supre”) kaj la dua al la genitaloj (“malsupre”).
La kartezio produkto de tiuj du aroj donas 2 × 4 = 8 eblajn kombinaĵojn.
Tabelo de kombinaĵoj

Simbola prezento
Por montri ĝin vide ni devis uzi tradiciajn simbolojn: la figfolio por kovri la iĉan kaj la floron por la inan.
Tio ne estas estetika elekto, sed maniero eviti tion, kion oni povus nomi la pudora cifereca moralo, cenzuro kiu devigas maski la evidenton eĉ kiam, temas pri anatomio.
Konkludo
Ŝablonfarado memorigas nin, ke egaleco konstruiĝas per rekono de malegaleco.
Ĉiu korpo estas unika, kaj la tasko de ŝablonfaristo ne estas juĝi aŭ normigi ĝin, sed adaptiĝi al ĝi.
En tiu teknika gesto troviĝas ankaŭ la plej granda ago de respekto al la diverseco de la homa korpo.