Anatomio kaj korpomezuroj

Anatomio kaj korpomezuroj

Por ŝablonfarado estas nepra disponi pri aro da punktoj kaj mezuroj de la korpo por transdoni ilin al dudimensia plano: la patrono.
La mezuroj estas la distancoj kiuj apartigas du korpopunktojn, aŭ la distanco de unu punkto ĝis la sama punkto laŭ la konturo de la korpo. Por ke la mezuroj estu validaj, oni devas ĉiam preni ilin de la samaj lokoj.
Internaj kaj eksteraj strukturoj de la homa korpo

La mezurpunktoj de la korpo povas aparteni al la interna strukturo aŭ al la ekstera strukturo. La viriĉo kaj la virino havas la saman strukturon, do la mezuroj preniĝas laŭ la sama maniero.
Kanonoj kaj proporcioj

La homa korpo sekvas serion da proporcioj, kiuj gravas same por la ekvilibro de la patronoj, kiujn ni faras. Ankaŭ por povi, per unu patrono, krei aliajn por malsamaj korpoj, aplikante la teknikon nomatan gradigado.
La kanonoj konsistas el tio, kiom da fojoj la korpoparto eniras en la totalan altecon. Ili estis evoluigitaj de artistoj kaj poste konfirmitaj de sciencistoj (kuracistoj, statistikistoj, antropometriistoj, ktp.). La plej famaj estas la kanono de sep kaj duona kapoj kaj la kanono de ok kapoj.
En ŝablonfarado ni konsideras la korpon kiel simetrian: la sagitala akso donas al ni la planon, kiu teorie dividas la korpon en du egalajn partojn.
Referencpunktoj de la homa korpo

Referencpunktoj de la interna strukturo:
• La sepa cervika vertebro
• La kvara lumba vertebro
• La akromio
• La perineo
• La patelo
• La interna kaj ekstera maleolo
• La iliaka kresto
• La sterna noĉo
• La trokantero
• La verto
• La kalkano
• La instepo
• La pinto de la skapolo
• La kubuto
• La pojno

Referencpunktoj de la ekstera strukturo:
• La cico
• La umbeliko
• La naskiĝo de la peniso
• La pinto de la kolo
• La akselaj komisuroj
• La gluteo-pinto
• Sub-mama faldo
Mezuroj

Antaŭ ol analizi kelkajn el la plej uzataj mezuroj en ŝablonfarado kaj tajlorado, indas konsideri:
• preparon por la mezurado-sesio
• provan taliozonon
• tipojn de mezuradoj
Ĉefaj korpomezuroj:
- Alteco
- Mezuroj de trunko kaj kolo
• Kolo-konturo
• Duona brusto-konturo
• Triparta brusta konturo
• Duona talio-konturo
• Du-akromia duondiametro
• Duona malantaŭa larĝo
• Duona antaŭa larĝo
• Distanco inter cicoj
• Brako-truo-longo
• Malantaŭa bustlongo
• Antaŭa bustlongo
• Busto-longo per skapolo
• Alteco de la sternumo-noĉo
• Ŝultro-longo
• Duona antaŭa kokso
• Duona malantaŭa kokso
• Brusto-mallevo
• Brusto-levo
• La brusto-konturo-defaliĝo (BKD) kaj korpo-konformigoj
• Duona kolo-diametro
• Larĝo kaj longo de la braktrua rektangulo - Mezuroj de supraj membroj
• Bicepso-kontura longo
• Bicepso-konturo
• La kubuto-longo de la akromio
• Kubuto-konturo
• Pojno-longo de la akromio
• Pojno-konturo
• Manumo-konturo
• Pojno-longo de la spino (laŭ tajloro)
• Kubuto-longo de la spino (laŭ tajloro)
• Antaŭa akromio-alteco
• Malantaŭa akromio-alteco - Mezuroj de malsupraj membroj
• Duona koksa konturo
• Malantaŭa kruro-longo
• Flanka kruro-longo
• Antaŭa kruro-longo
• Kokso-longo
• Inter-kruro-longo
• Inter-kruro-leviĝo
• Sidanta inter-kruro-leviĝo
• Supra femuro-longo
• Supra femuro-konturo
• Disvolva femuro-longo
• Disvolva femuro-konturo
• genuo-kapo-longo
• Kapa genuo-konturo
• Genuo-longo
• Genuo-konturo
• Klinita genuo-konturo
• Suro-kapo-longo
• Suro-kapo-konturo
• Suro-disvolvo-longo
• suro-disvolvo-konturo
• Maleolo-longo
• Maleolo-konturo
• Kalkano-kaj-instepo-konturo