
La kruciĝo de la antaŭoj

Multaj supraj vestaĵoj havas fermsistemon. Ĝenerale ĉe la antaŭo. La plej oftaj fermsistemoj estas la alamaroj, la butonoj aŭ la zipfermiloj.

Laŭ la formo de fermo de la supraj vestaĵoj, ni povas diferenci inter rando-kontraŭ-randa fermo (a), simpla fermo (b) kaj krucfermo (c).

Laŭ la fermometodo de la supraj vestaĵoj, ni bezonas marĝenon por povi teni la vestaĵon fermita.
La randa marĝeno estas la plilongigo kiun ni donas ekde la akso de la mezo de la antaŭo ĝis la rando de la antaŭo.

Ekzemple, ĉe fermo per butonoj, ni bezonas marĝenon egalan al la radiuso de la butono, plus plilongigon ekde la rando de la butono ĝis la rando de la vestaĵo. Tiun plilongigon ni nomas butona aero.
La butona aero povas varii ekde tri milimetroj ĝis unu centimetro, laŭ la dikeco de la uzataj ŝtofoj. Tiu marĝeno ankaŭ povas varii laŭ la stilo de la vestaĵo.

Ĉe vestaĵoj fermataj per alamaroj aŭ per zipfermiloj, la randa marĝeno ne ekzistas.
La rando de la antaŭo povas esti rando kontraŭ rando aŭ povas kruciĝi. La kruciĝo povas respondi nur al la randa marĝeno aŭ superi tiun marĝenon.
Se la kruciĝo de la randoj de la antaŭo superas la randan marĝenon, ni diros ke la supra vestaĵo estas krucita.

La kruciĝo povas esti paralela al la antaŭmeza akso aŭ oblikva.
Se la krucitantaŭo estas paralela, ni nomos ĝin rekta aŭ simetria kruciĝo; se ĝi estas oblikva, ni nomos ĝin nesimetria kruciĝo.

La krucitantaŭo — ankaŭ nomata duoblavica antaŭo — ĝenerale fermiĝas per butonoj.
Plejofte la butonoj estas aranĝitaj spegule rilate al la simetria akso. Ni klasifikos la butonojn de ĉi tiuj krucitvestoj en realajn butonojn kaj ornamajn butonojn.
La realaj butonoj (flabaj) ebligas fermi la veston, dum la ornamaj butonoj (oranĝkoloraj) estas nur dekoraciaj.

Kelkaj krucitvestoj fermiĝas per zipilo aŭ alamaro. Ekzemplo estas la biker-jako.
