La tranĉmetodoj: la granda trompo

Publikigita origine la 10-a de Majo 2013

Logo Cómo Cubrir un Cuerpo

La tranĉmetodoj:
la granda trompo

Ĉiuj, kiuj vizitas ĉi tiun blogon, iam aŭdis pri unu aŭ pluraj tranĉmetodoj. Ĉiu el ili prezentas sin kiel la sola vera vojo.

Serĉante iomete en la reto, ni trovas lernejojn, kiuj fidas je specifa metodo, naskita en certa loko kaj uzata aliloke. Kio estas la kuriozaĵo? Ili ĉiuj rakontas la saman historion.

Sed se ni profunde esploras ĉi tiujn metodojn, ni vidas, ke ili prezentas la saman realon, sed maskitan per nenecesaj iloj por ŝajni ekskluzivaj.

Ni ĉiuj posedas la bazajn geometriajn sciojn por krei ajnan ŝablonon. Ofte mankas nur la ligo inter modo, ŝablonfarado kaj geometrio.

Kun solida scio pri mezuroj kaj baza geometrio, ni havos ĉiujn elementojn por ŝabloni alimaniere: konscie pri ĉiu linio, ĉiu proporcio, kaj kial ni ilin desegnas.

Tiam gradigo estos logika konsekvenco, kaj korektadoj estos nur simplaj ĝustigoj de mezuroj aŭ linioj. Tiel ni povos krei modelojn rekte — sen bazŝablono, sen mezaĵoj — nur la modelo kiun ni havas en la menso.

Por ŝablonfarado sen metodo, oni devas bone koni la homan korpon kaj ĝiajn proporciojn. Tial la artikoloj pri mezuroj montras nudajn korpojn: ni devas ĉiam imagi la korpon nuda kaj kompreni ĝian morfologion.

La referenca korpo estos tiu de la iĉa morfologio, ĉar ĝi ne enhavas la hazardan variablon de ina brusto, kiu povas esti preskaŭ nula, mezgranda aŭ elstara — kio komplikas la komprenon komence.

Do ni komencos per ŝablonoj por viroj, knaboj aŭ knabinoj (la principoj estas samaj), kaj poste enkondukos la adaptadon al virina korpo.

Kelkaj artikoloj eble ŝajnos iom neatenditaj, kiel tiu pri jupo por iĉa mofologio. Sed kiel Bach pruvis per La Bone Temperita Klaviceno ke oni povas komponi en ĉiuj tonalecoj, ni volas montri ke unu sola ŝablonmetodo taŭgas por ambaŭ korptipoj: viroj kaj virinoj.

Komence ĉio eble ŝajnos malfacila kaj konfuziga, sed tre baldaŭ vi dankos vian konstantecon pro la libereco kiun tiu ĉi metodo alportos.

Similar Posts

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *